2010-05-18
Komunumaj retejoj estas oportunaj lokoj por kunigi homojn kun simila intereso. Post la jam malnova "ipernity" antaǔ kelkaj monatoj ni raportis pri ekfunkciado de "esperanto.com" - kaj nun kun ĝojo ni informas pri 3 aliaj retejoj.
1. esperanto.ning.com
La portalo "ning.com" donas hejmon al multaj komunumoj en multaj lingvoj, do kompreneble troviĝas ankaǔ retejo por E-parolantoj sub la adreso http://esperanto.ning.com - Krom partopreni la tiean vivon, vi povas krei tute senpage propran tian retejon ankaǔ por via loka E-klubo aǔ E-societo.
2. www.edzperanto.org
En nia centjara historio jam okazis multaj geedziĝoj inter esperantistoj. La nova retejo "Edzperanto" volas helpi ĝuste en tiu kampo - analoge al multaj similaj nacilingvaj servoj.
'Edzperanto' estas nova kaj senpaga servo. Jen frazo en la titolpaĝo: "... Bonvenon ĉe Edzperanto, la unua interreta renkontoj-servo sur TTT. Kreu vian profilon sur Edzperanto kaj komencu serĉi vian estontan edzon! ..."
Trovu novan edz(in)on ĉe: http://www.edzperanto.org - Sukcesojn kaj feliĉon!
3. Rilatoj.net
Rilatoj.net estas nova socia retejo, kun pluraj, diversaj servoj. Ĝi estas interkona retejo por esperantistoj. Vi povas uzi ĝin por interŝanĝi fotojn, babilumi, kaj en la estonteco ankaǔ por aliaj servoj.
Rilatoj.net uzas tradukon de la jam ekzistanta programo Dolphin (BoonEx products). Ĉar la tradukanto estas franca, li baziĝis sur franca traduko. Se kelkaj paĝoj hazarde aperas en la franca, aǔ en la angla, tio nur signifas ke mankas iu traduko.
Kvankam kelkaj servoj estas pagendaj, 'Rilatoj.net' ne havas profitan celon. La mono kiun vi elspezos por la pagendaj servoj estos uzata nur por pagi la internajn kostojn kaj aĉeti kio necesas por funkciigi ĝin: lui pli pezan gastigan komputilon, aĉeti komercan permesilon de Dolphin por viŝi la reklamojn, kaj aldoni pliajn servojn.
Aliĝu al la nova komunumo de esperantistoj kaj alŝutu fotojn, videojn, muzikon, kreu blogon, desegnaĵojn, interŝanĝu materialon danke al anoncetoj, babilu kun aliaj membroj, organizu eventojn, kun ebleco mastrumi la aliĝintojn, ktp.!
Vizitu la retejon ĉe: http://rilatoj.net
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia
|