Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Invito al la jara interLIS-a renkontiĝo
2010-05-18

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

    De la 16-a ĝis la 22-a de aŭgusto 2010 okazos en la urbeto Jambville [Ĵamvil] en la pariza regiono, Francio, la jara renkontiĝo de SEL ("Systèmes d' Échange Local" en la franca) aŭ en Esperanto, LIS ("Loka Interŝanĝa Sistemo"). Informoj en la franca lingvo troveblas ĉe: http://intersel.apinc.org/spip.php?article1111, kaj sampaĝe, vi trovos la aliĝilojn en la franca, angla, hispana, itala, germana kaj Esperanta. 

 

    Ĉar tiu ĉi renkontiĝo estas malfermata al partoprenantoj de ĉiuj interŝanĝaj sistemoj (LIS aŭ aliaj), dankon pro disvastigo de tiuj informoj al koncernatoj.

 

    Informu al Elizabet Barbay, kunorganizanto de la jara inter-LIS renkontiĝo, se vi intencas partopreni kaj, laŭplaĉe, pretas starigi atelieron (ekzemple pri Esperanto) kunlabore kun vi.

 

    ------------------------------------

 

    Rimarko HM:

 

    Jam ekzistas ĝermo (tio estas nur baza artikoleto) pri SIL ĉe

 

    http://eo.wikipedia.org/wiki/Loka_intersanga_sistemo;

 

    Estas dezirinde ke, por la okazo, vikipediisto sperta pri ekonomio kaj SIL redaktu pli detalan artikolon surbaze de tio, kio jam ekzistas.

 

    Pri Vikipedio mem: estas reala risko, ke la Esperanto-versio de Wikipedia perdu sian 22-an lokon profite al la dana. Reduktiĝas la diferenco en la nombro de artikoloj inter la dana kaj Esperanto: de 500 kaj kelkdeko, ĝi reduktiĝis al 462...

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng