Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
2-a Junulara Seminario de Esperanto okazis en Harbino, Ĉinio
2010-05-18

 

    En la 15-a kaj 16-a de majo la 2-a Junulara Seminario en Esperanto okazis en la ĉarma urbo Harbino, nordorienta Ĉinio. La seminario kun temo “Esperanto kaj la ĉina tradicia kulturo” altiris al si ĉirkaŭ 50 ĉeestantojn, inter kiuj plejparto estas gejunuloj. Dum la seminario oni alvokis, ke oni kiel eble plej multe funkciigu E-kursojn en universitatoj, kiuj havas kondiĉojn, kaj lernigu studentojn per viglaj metodoj por helpi la studentojn pli bone posedi la lingvon. Kaj en tiu flanko veteranaj e-istoj devas helpi la junulojn.

 

    La seminarion gastigis Heilongjiang-a E-Asocio kaj Esperanto-Instituto Yutong de Harbino. Dum la seminario ili decidis, ke okazos tia seminario ĉiujare en urbo Harbino, tio signifas, ke maje de la venonta jaro okazos la 3-a Junulara Seminario.

 

(Shi Chengtai)

Redaktorino: Chen Ji

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng