2010-05-18
|
Elektrokapacitaj aŭtobusoj kaj elektromovaj veturiloj en la ĝardeno de ŜME |
Dum ŜME de 2010 (de la 1-a de majo ĝis la 31-a de oktobro) funkcias elektrokapacitaj aŭtobusoj kaj elektromovaj veturiloj en la ĝardeno de ŜME en Pudong- kaj Puxi-distriktoj de Ŝanhajo por transportado de turistoj.
La ĝardeno de ŜME estas ekipita per pli ol mil baterioj kaj ŝargilaj instalaĵoj por garantii normalan funkciadon de la menciitaj elektroenergiaj publikaj veturiloj kaj realigi la celon de nula ellasado de veturiloj en la ĝardeno.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|