Hu Jintao aranĝis ceremonion por bonvenigi germanan prezidenton Horst Koehler
2010-05-19
La 17-an de majo ĉina prezidanto Hu Jintao aranĝis en Pekino ceremonion por bonvenigi germanan prezidenton Horst Koehler.
Hu Jintao diris, ke Ĉinio kaj Germanio estas landoj kun grava influo en respektiva regiono kaj en la mondo, havas vastajn komunajn interesojn kaj gravan respondecon. La du landoj devas intensigi kunlaborojn por feliĉigi dulandajn popolojn kaj akceli pacon kaj disvolviĝon de la mondo.