Ĉinio kaj Danlando subskribis kunlaboran interkonsenton
2010-05-19
La 17an de majo okazis en Kopenhago Ĉin-danlanda Forumo pri Ekonomia kaj Komerca Kunlaboroj kaj Ĉinio kaj Danlando subskribis kunlaboran interkonsenton tiutage. Chen Deming, ĉina ministro pri komerco, kaj Brian Mikkelsen, danlanda ministro pri ekonomio kaj komerco, reprezentante la du registarojn, ĉeestis la ceremonion de la subskribo.