Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Revo de honkong-a knabo pri navigado
2010-05-19


Zou Xinhua kaj liaj gepatroj en la Aviada Pavilono

 


La Aviada Pavilono en la ĝardeno de ŜME 

 


Zou Xinhua kaj lia patrino en vizitado per surloka 4D-prezenta sistemo  

 


Kondukado de la simula aviadilo 

 


Zou Xinhua sukcese alteriĝis per simula flugilo. 

 

    “Pro tio, ke mi plej ŝatas aviadilon, mia unua vizito en la ĝardeno de ŜME celas al la Aviada Pavilono.” Post longtempa vicatendado ekster la pavilono, 10-jara honkong-a knabo Zou Xinhua finfine eniris en ĝin kaj estis ege emociita. Li kune kun la gepatroj atingis Ŝanhajon en la 3-a de majo kaj devis reveni al Hongkong vespere de la 4-a por lecionoj en la lernejo. Fakte, ili havis nur unu tagon por fari viziton en la ĝardeno de ŜME.

 

    Matene de la 4-a de majo la familio el 3 membroj frue venis al la ĝardeno de ŜME kaj vicatendis ekster la Aviada Pavilono por ĝin viziti kiel unuj el la unua vizitantaro. En la ĉefa eksponejo de la pavilono kun la temo “Revo pri flugado” estas multaj aviadaj faktoroj. Koncepta modelo de estonta flugilo en la antaŭa eksponejo, LED-optika telereto kaj simula sablotablo de navig-trafika reto en estonta urbo en la posta eksponejo, kaj vera fluga sperto kreita per suloka 4D-prezenta sistemo en la ĉefa eksponejo ĉiuj montras senliman revon de la homaro pri estonta aviadado kaj spertigas oportunecon pri la naviga trafiko en urboj estonte. En la pavilono troviĝas simula zono, tie la vizitantoj povas sperti la realan flugadon super la ĝardeno de ŜME.

 

    Zou Xinhua multe sopiras al aviadado. La surloka 4D-prezenta sistemo havigis al li la senton, kvazaŭ li spertas veran navigadon, tio ege stimulis lin. Li kriegis de tempo al tempo en la scenoj de ekflugado kaj navigado de estonta aviadado kaj fermis la okulojn pro timo dum spertado de iom intensaj scenoj ege similaj al la realo. En simula zono li unuafoje “kondukis” aviadilon. En simula aviadilo li mem funkciigis la aviadilon, glate ekflugis, rondnavigis en la aero kaj sekure surteriĝis. Ĉio en la pavilono plaĉas al Zou Xinhua. Li diris, ke li ŝatas flugan senton kaj la estonta flugilo prezentata en la pavilono estas multe pli brila ol la nuna. Li deziras esti piloto kaj konduki veran estontan flugilon.

 

    Elirinte el la pavilono, Zou Xinhua ankoraŭ ne volis forlasi ĝin. Li petis al siaj gepatroj, ke ili refoje vizitu la pavilonon en la sekvanta monato.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng