Finkonstruiĝos la unua 1000-kilovatta fotovoltaka elektro-produkta projekto en Ĉinio
2010-05-19
En Dunhuang, okcidenta Ĉinio, nun estas konstruata la unua 1000-kilovatta fotovoltaka (angle. Photovoltaic) elektro-produkta sunenergia centralo, por kiu investis 203 milionojn da juanoj la Guanghe-sunenergia Esplora Kompanio sub la Kantona Nuklea-elektra Grupo. Ĝi finkonstruiĝos kaj ekfunkcios junie ĉijare.