Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Yu Dan kaj postvivantaj knabinoj de la tertremo en Wenchuan vizitis ĝardenon de ŜME
2010-05-20

Flugigo de paperflugiloj kun bondeziroj. 

 

    La 11-an de majo Yu Dan, propaganda ambasadoro de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) kaj fama erudiciulino, kune kun kvar postvivantaj lernantinoj de la tertremo de Wenchuan vizitis la ĝardenon de ŜME.

 

    La knabinoj estis lernantinoj de la Mezlernejo de Beichuan antaŭ du jaroj. Tiam ili estis sin preparantaj por enira ekzameno de supera lernejo. La tertremo kaŭzis al ili grandan psikan traŭmaton. Partoprenante kontraŭtertreman agadon Yu Dan kontaktiĝis kun ili. Nun la kvar knabinoj estas universitataj studentinoj de la dua studjaro. Ili tenas bonan interkomunikiĝon kun Yu Dan kaj nomas ŝin patrino Yu.

 

    Patrino Yu promesis viziti la ĝardenon de ŜME kune kun ili post du jaroj. La 11-an de majo ŝi plenumis la promeson.

 

    Pri kaŭzo viziti la ĝardenon kune kun la kvar knabinoj en la dua datreveno de la tertremo, Yu Dan diris: "Pasis du jaroj post okazo de la tertremo. Oni ne devas resti en malĝojo kaj devas vidigi al geknaboj la estontecon. En la du jaroj kreskis geknaboj, kreskis Ĉinio kaj ankaŭ Sichuan. ŜME vidigos al la geknaboj la estontan vivon, kaj ili devas vivi kun espero."

 

    Yu Dan kaj kvar knabinoj vizitis la Ĉinan Pavilonon, Svedan Pavilonon, Hispanan Pavilonon, Polan Pavilonon kaj aliajn pavilonojn. Vizitante Ĉinan Pavilonon, la knabinoj estis forte impresitaj de ĝiaj arkitekturo kaj formo en ruĝa koloro.

 

    En la Pavilono por Partopreno de Popolamasoj la knabinoj skribis sian deziron sub la arbo kaj flugigis paperflugilon kun sia deziro. Patrino Yu diris, ke ŝi deziras al ili sanan kaj sekuran kreskadon kaj gajan vivon. Tio estas plej granda deziro de la patrino.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng