Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Nova situacio en la Pola Radio
2010-05-20

    Laŭ la decido de la superuloj de Pola Radio, ekde la 17-a de majo la sola salajrata laboranto de ĝia Esperanto-redakcio, Gabi Kosiarska, kaj kelkaj aliaj dungitoj okupiĝos pri laboroj ligitaj kun ŝanĝoj en la interreta portalo de la Radio. La funkciado de la Esperanta servo estas frostigita por la daŭro de tiu nova tasko, kies longeco ne estas precize difinita. En la paĝaro de la Esperanto-redakcio intertempe aperados ripetoj de programeroj, supozeble lunde, merkrede kaj vendrede. Oni flegas la esperon, ke post kelka tempo ĉiuj, kiuj estis komisiitaj pri la nova tasko, povos reveni al siaj kutimaj okupoj, interalie Gabi Kosiarska al la Esperanta sekcio.

 

    Kun demandoj pri la nova situacio oni povas turni sin al la Prezidanto de Pola Radio, Jarosław Hasinski, Prezes Zarzadu PR S.A., al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando (rete: Jaroslaw.Hasinski@polskieradio.pl) aŭ, laŭ la sama poŝta adreso, al Pawel Majcher, Czlonek Zarzadu. Oni skribu en sia nacia lingvo, la angla aŭ la pola. Leteroj sole en Esperanto estas malkonsilindaj. La adresatoj estas la prezidanto de la estraro, respektive membro de la estraro de Pola Radio.

 

    La Esperanto-elsendoj de Pola Radio komenciĝis en aprilo 1959, sojle de la Zamenhof-jubilea UK en Varsovio. Ĝis hodiaŭ ili estas ege popularaj kaj elstare kontribuis al la diskonigo de Pollando kaj ankaŭ al la informado pri la Esperanto-vivo. En 1993 UEA premiis la Esperanto-redakcion per la prestiĝa Premio Deguĉi. Bona pruvo pri la daŭra populareco de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio estas la kreo de ties amikaro en Facebook, al kiu en nuraj tri monatoj aliĝis pli ol 800 ŝatantoj.

 

    Retejo de la Esperanto-redakcio, kun ligiloj al la podkastaj elsendoj: http://www.polskieradio.pl/eo/

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng