2010-05-20
La 18-an de majo ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis en Pekino kun Irina Gueorguieva Bokova, ĝenerala direktoro de Unesko.
Wen Jiabao diris, ke Ĉinio volas intensigi kunlaboron kun Unesko por kune antaŭenpuŝi senĉesan progreson de la noblaj aferoj koncernantaj la estontecon de la homaro.
Irina Gueorguieva Bokova dankas Wen Jiabao pro lia akcepto. Ŝi opinias, ke Ĉinio estas grava kunlabora partnero nemankigebla por Unesko kaj la laboro de Unesko nedisigeblas de la subteno kaj partopreno de Ĉinio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin |