2010-05-20
Post vojaĝo en provinco Shandong japana samideano Sawaya Yûiti revenis al Pekino, kaj vizitis la redakcion de la reta El Popola Ĉinio kaj la oficejon de la Ĉina E-Ligo en la 19a de majo. Li renkontis ĉiujn esperantistojn laborantajn en la oficejo tiutage kaj ricevis kiel donacon Esperantajn librojn kaj revuojn, kaj li faris filmon pri ĉiuj esperantistoj en iliaj ĉambroj por montri ĝin al japanaj esperantistoj. Li ankaŭ venos al Tianjin por viziti la E-dometon de Kolono, tianjin-a esperantisto, kaj vizitos la E-sekcion de la Ĉina Radio Internacia. Sawaya estis tre kontenta pri sia vojaĝo en Ĉinio pro la varma akcepto de ĉinaj samideanoj.
Liu Zijia
Fotoj de Zhao Xi |