2010-05-20
La 18-an de majo venis al la kargoŝipo Anzejiang, Guokun, ĉina ĝenerala konsulo en Lagos por konsoli la ŝipanojn. Vespere de la 16-a de majo, kiam la kargoŝipo estis atendanta malŝarĝon ekster la haveno Lagosapapa, Niĝerio, ĝin atakis piratoj. Post brava kontraŭbatalo de la ŝipanoj, la piratoj repuŝiĝis. 4 ŝipanoj, inkluzive de la ŝipestro, vundiĝis. Ili nun akceptas kuracadon en hospitalo. La kargoŝipo Anzejiang apartenas al la Ĉina Oceana Transporta Kompanio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji |