Ĉina ambasadorejo en Maroko kaj la Maroka Pavilono de ŜME kune okazigis kunvenon por diskonigi ŜME
2010-05-21
Reprezentanto de la Maroka Pavilono parolas en la kunveno.
La 19-an de majo ĉina ambasadorejo en Maroko kaj la Maroka Pavilono de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) kune okazigis en Rabato, ĉefurbo de Maroko, kunvenon por diskonigi ŜME. La kunvenon ĉeestis ĉ. 400 homoj, inkluzive de lokaj famuloj el diversaj rondoj, diverslandaj diplomatoj en Maroko, reprezentantoj de ĉinkapitalaj organizoj, elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenaj fremdlandanoj.