Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Bangdian-o de Tibeto
2010-05-21

de Pubu Zhaxi

 


Kamparanino Danzeng teksas tibetan antaŭtukon Bangdian-o. 

 


Geedzoj Gesang, daŭrigintoj de Bangdian-teknologio,
sunumas Bangdian-ojn.
 

 


Kamparanino Ciren teksas tibetan antaŭtukon Bangdian-on. 

 


Gesang (maldekstre) instruas teknologiojn. 

 

    Bangdian-o estas speciala marko sur vestoj de tibetnaciaj virinoj. Ĝi kun koloraj strioj horizontalaj estas lana teksaĵo el Tibeto. Tibetnaciaj virinoj ŝatas preni ĝin kiel ornamon ĉirkaŭ talio. Ili ankaŭ faras veŝton, antaŭtukon kaj ŝultrosakon el Bangdian-o, kudras ĝin al vestoj aŭ ornamas gastoĉambron per ĝi kiel tapeto.

 

    Krom ornamo de tibetnaciaj virinoj Bangdian-o funkcias ankaŭ kiel marko simbolanta plenkreskuliĝon de knabinoj. Kiam tibetaj knabinoj havas 15 jarojn, iliaj gepatroj okazigas por ili adoleskantecan ceremonion. En la ceremonio knabino surmetas harpinglon el perloj kaj portas Bangdian-on ĉirkaŭ talio, kaj maljunuloj prezentas al ili hada-on (silka rubando) kaj benajn vortojn. Tiutage gepatroj de la knabino havas diversajn sentojn en sia koro, ĉar adoleskantiĝis plia infano.

 

    Legendo diras, ke la farado de Bangdian-o rilatas kun la princino Wencheng en Tang-dinastio. Kiam ŝi forveturis de sia hejmo al Tibeto por edziniĝo ŝi kunportis multe da tinkturoj kaj lernigis al siaj akompanantoj metodojn pri kolorigo. Dank’ al tio naskiĝis Bangdian-o la nunaj.

 

    En 2006 la teksa teknologio de la tibeta antaŭtuko Bangdian-o estis enlistigita kiel ŝtatnivela nematerila kultura heredaĵo. De tiam kamparanoj en Jiedexiu-urbeto de Gongga-gubernio en Tibeto turnis familian produktadon de Bangdian-o en la kolektivan. Pro atento al marko kaj multigo de specoj la produktaĵoj estas venditaj al aliaj landoj kaj tio pliigis enspezojn de lokanoj.

 

    La urbeto havas pli ol 1500-jaran historion en produkto de tibetaj antaŭtukoj Bangdian-o. Ili estas famaj pro siaj brilaj koloroj, nekuntiriĝo kaj kolorkonservo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng