La 19-an de majo en Vieno okazis Forumo pri Ekonomio-komerca Kunlaboro inter Ĉinio kaj Aŭstrio, en kiu partprenis 300 personoj el la rondoj ekonomia, entreprena kaj politika de la du landoj. Dum la forumo la ĉina aĉeto-misio, gividata de la ĉina komerca ministro Chen Deming, kun rilataj flankoj de Aŭstrio subskribis 17 kontraktojn ekonomi-komercajn kun sumo de 900 milionoj da usonaj dolaroj.