Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Japana samideano Sawaya Yûiti vojaĝis en Shandong-provinco, Ĉinio
2010-05-21


 Japana samideano Sawaya Yûiti (meze) kune kun aŭtoro Yu Changlin (dekstre) kaj
Yang Anbang (maldekstre) post interŝanĝo de libroj en Esperanto

 


Japana samideano Sawaya Yûiti (la dua de dekstre) kaj Shandong-aj esperantistoj Qin Siwu
(la unua de dekstre), Yu Changlin (la dua de maldekstre) kaj Yang Anbang (la unua de maldekstre)
 

 


Japana samideano Sawaya Yûiti en la templo Konfuceo de Qufu 

 


En la Rizhao-a Nanoscienc-teknologia Instituto kune kun ĝia direktoro Chen Fugao (maldektre)

 


 Regalo de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio per bankedo por japana samideano (De dekstre, s-ino Gao Yangqin, s-ro Sawaya Yûiti, s-ro Sun Minxiao, s-ro Zhao Yuping, s-ro Zheng Shunli kaj s-ino Li Hui)

 


Ĉe la piedo de Taishan-monto 

 

    Akompanate de esperantisto Yu Changlin de la urbo Rizhao, Shandong-provinco, japana samideano Sawaya Yûiti veturis al la urbo Qufu de la sama provinco meze de majo. Samideano Ding Qingchang el la urbo Jining de Shandong okazigis renkontiĝon kun la japana samideano en la Qufu-a Ekonomia Ekspluata Distrikto.

 

    La renkontiĝon ĉeestis ankaŭ ĉinaj esperantistoj Liang Bin, Qin Jiling, Zhang Shixia el la urbo Jining, Qin Siwu kaj Yang Anbang el la urbo Qufu. Tio estis la unua renkontiĝo de esperantistoj de la du urboj Jining kaj Qufu kun japana samideano Sawaya Yûiti, kaj ankaŭ de ili mem. La dulandaj samideanoj interŝanĝis opiniojn pri ambaŭlandaj agadoj de Esperanto kaj reciprokis librojn en Esperanto. Akompanate de lokaj samideanoj, s-ro Sawaya Yûiti el Japanio faris viziton al la templo Konfuceo.

 

    Post tio, kun akompano de lokaj esperantistoj, samideano Sawaya Yûiti el Japanio vizitis la Zaozhuang-an Esperanto-asocion, la placon Zamenhofa Statuo, la Rizhao-a Nanoscienc-teknologia Instituto, la Zaozhuang-an Profesian Instituton kaj la urbojn Zaozhuang kaj Tai’an. Li renkontiĝis kun lokaj esperantistoj Sun Mingxiao, Zheng Shunli, Zhao Yaping, Gao Yanqin kaj Li Hui, inkl. de Yu Shaoyang kaj Zhao Xia, lernantoj de Liu Luolin, konsilanto de la Shandong-a Esperanto-Asocio kaj profesoro de la Shandong-a Agrikultura Universitato. Ili akompanis lin dum la vizito al Taishan-monto. Krome, li telefone parolis kun Liu Xiaojun, prezidanto de la Esperanto-asocio de Shandong-provinco, kaj Huang Enliang, ĝia vicĝenerala sekretario.

 

(Kontribuo de Yu Changlin el Shandong-provinco)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng