2010-05-24
 Artistoj en prezentado |
|
 La prezentado allogas multajn vizitantojn. |
Posttagemeze de la 17-a de majo, la ensemblo Sankta Luizo, unu el la plej grandaj artaj trupoj de Norda Ameriko, prezentis tradiciajn irlandajn muzikon kaj dancojn en la Irlanda Pavilono.
Sur la subĉiela scenejo de la Irlanda Pavilono ĉarmis tradicia irlanda muziko kune ludita per harpo, violono, fluto, tamburo, akordiono kaj aliaj instrumentoj en malsamaj stiloj. Akompanate de elegantaj melodioj, artistoj dancis tradiciajn irlandajn dancojn. La vizitantoj emociitaj de la gaja atmosfero plurfoje aplaŭdadis laŭ la ritmo de la muziko.
Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua
|