Media kunlaboro inter Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko
2010-05-24
La 23an de majo okazis en Tomakomai, Hokajdo, la 12a media kunsido de ministroj pri mediprotektado de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko. La tri ministroj post kunsido subskribis komunan agad-planon pri media kunlaboro inter Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko kaj komunan deklaron de mediaj ministroj de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko, kaj kune okazigis gazetaran konferencon.