2010-05-24
La 22-an de majo usona ŝtata sekretario Hillary Diane Rodham Clinton kaj ŝia delegitaro vizitis la ĝardenon de ŜME. Unue, ili venis al la Usona Pavilono kaj poste veturis tra la ĝardeno por ĝui ĝian pejzaĝon. En la Ĉina Pavilono ili estis bonvenigitaj de s-ro Han Zheng, urbestro de Ŝanhajo, kaj akompanate de li, vizitis la pavilonon.
En la vestiblo de la pavilono Hillary Diane Rodham Clinton manpremis Haibao, talismanon de ŜME, kaj skribis por la pavilono: “Mirindas la Ĉina Pavilono kaj la tuta ĝardeno de ŜME! Gratulon al Ŝanhajo!”
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|