2010-05-24
 En la gazetara konferenco |
|
 Chen Jian, vicministro de la Komerca Ministerio de Ĉinio |
La 21-an de majo okazis en Pekino la gazetara konferenco pri la 18-a Importa kaj Eksporta Foiro en Kunming, la 3-a Komerca Foiro de Sudaziaj landoj kaj la 5-a Ĉina-Sudazia Negoca Forumo. En la konferenco Chen Jian, vicministro de la Komerca Ministerio de Ĉinio, esprimis, ke Ĉinio kaj Sudaziaj landoj havas gigantan latentan forton en ekonomia kunlaboro, kaj Ĉinio aktive antaŭenpuŝos ambaŭflankajn komercajn interrilatojn en oportuneco.
Gu Zhaoxi, vicestro de la provinco Yunnan, konigis en la konferenco, ke la 18-a Importa kaj Eksporta Foiro en Kunming kaj la 3-a Komerca Foiro de Sudaziaj landoj okazos de la 6-a de junio ĝis la 10-a en la Internacia Ekspozicia Centro de Kunming, ĉefurbo de la provinco Yunnan, kaj la 2 aktivadoj allogos al si ĉ. 10 mil ĉinajn kaj alilandajn komercistojn, laŭ prikalkulo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|