Ekpublikiĝis en Ŝanhajo la libro Tributoj de 100 eminentuloj al la Ŝanhaja Monda Ekspozicio
2010-05-24
La 22-an de majo ekpublikiĝis en Ŝanhajo la libro Tributoj de 100 eminentuloj al la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. La libro kolektas artikolojn pri la Ŝanhaja Monda Ekspozicio verkitajn de 100 ĉinaj kaj alilandaj eminentuloj, inkluzive de diverslandaj politikaj altranguloj, gvidantoj de internaciaj organizoj, Nobel-premiitoj, elstaraj entreprenistoj, famuloj de artaj kaj sportaj rondoj kaj estroj de urboj amikaj al Ŝanhajo.