Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kontakto serĉas novan redaktoron
2010-05-25

    TEJO serĉas novan redaktoron por sia revuo Kontakto. Limdato por sendi sinproponon estas la 15-a de junio 2010. Diference de la redaktoro de la oficiala revuo de TEJO (TEJO tutmonde), la redaktoro de Kontakto ricevas honorarion -- 470 eŭrojn por ĉiu pretigita numero. La revuo aperas sesfoje jare.

 

    Laŭ la anonco aperanta en la retejo de TEJO: http://www.tejo.org/eo/RedaktoroKontakto, la redaktoro devas plenumi kelkajn postulojn:

 

    La redaktoro de Kontakto estu persono kiu kun plezuro laboras per la lingvo. Ŝi/li havu altan lingvonivelon en Esperanto. Akurata laborstilo (respekto de limdatoj, ĝustatempeco) kaj elteno de laborintensaj periodoj estas kondiĉoj por sukcesa laboro. Ŝi/li bone gvidu la laboron de kontribuantoj, kapablu prezenti la temojn en maniero interesa por la legantaro, kaj havu sentumon por diskutigaj artikoloj kaj limoj de bona stilo. Ŝi/li havu bonan konon de la Esperanto-movado, kaj estu atenta observanto de mondaj kultura vivo kaj eventoj.

 

    Kiel aldonaj plusoj, kvankam tiuj ne estas nepraj kvalifikoj, estas konsiderataj spertoj kiel redaktoro aŭ ĵurnalisto (nacilingve kaj/aŭ movade), kaj bazaj konoj pri gazetaraj normoj.

 

    Ekde la jaro 2007 Kontakto estas redaktata de Pavel Moĵajev, ukrainano ĵus elektita ano de la Akademio de Esperanto. Antaŭ li, la revuon redaktis Ĵenja Zvereva Amis, kune kun sia edzo Joel Amis.

 

(el www.liberafolio.org)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng