2010-05-25 de CHANG ZHENG
Enirinte en la primitivan kaj elegantan Polan Pavilonon oni povas vidi multajn elementojn similajn al la ĉinaj. Krom papertranĉaĵoj tie videblas ankaŭ polaj drako viva aspekte, jiaozi-oj kun loka trajto kaj urbaniza procezo simila al tiu de Ĉinio. Intervjuate de la retejo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) Slawomir Majman, ĝenerala reprezentanto de la Pola Pavilono, rakontis specialajn historiojn pri Pollando.
 |
En la Pola Pavilono |
La pavilono troviĝas en la zono C de la ĝardeno de ŜME. Ĝi havas eksterajn murojn kun desegnoj de papertranĉaĵoj. En la pavilono oni per televidaj ekranoj montras vivŝanĝiĝojn de poloj kaj ilian transloĝiĝon de kamparo al urboj, kaj eksplikas la ĉeftemon de ŜME "Belaj urboj, bela vivo" per la temo "Rideto de Pollando".
Nuna Pollando
En la unua eksponejo de la pavilono la eksponaĵoj kun papertranĉaĵoj kiel fono montras helpe de lampoj klimatajn ŝanĝiĝojn en kvar sezonoj kaj naturajn scenojn en la kamparo. Slawomir Majman diris, ke la eksponaĵoj prezentas statojn de poloj en loĝado, laborado, lernado, kulturo kaj aliaj flankoj.
Veturi al metropoloj per trajno
En la dua eksponejo oni povas vidi fenestrojn de vagonoj plastike el papertranĉaĵoj. Ĉiu fenestro montras per video polajn dancojn kaj muzikojn, elekton de polaj belulinoj kaj aliajn scenojn pri moderna vivo de poloj, iliajn grandajn atingojn en la pasinta historia periodo.
Slawomir Majman fiere diris, ke Pollando estas eŭropa lando havanta sian propran pensfadenon pri disvolviĝo, kaj ankaŭ tre interesa lando. Mi informiĝis per la video, ke Pollando jam fariĝis unu el la 20 landoj plej riĉaj en la mondo. Polaj popolanoj vivas trankvile kaj laboras kontente, kaj ĉie en la lando oni povas sperti "Rideton de Pollando".
Pola drako bonvenigas vin
|
Pola drako |
Krom tradiciaj popolaj papertranĉaĵoj, polaj nutraĵoj kaj popolaj kutimoj estas similaj al la ĉinaj. Slawomir Majman diris, ke ankaŭ en Pollando estas legendo pri drako kaj prezento de drakodanco. En la halo de la unua etaĝo la eltondita drako el papero sur la televida ekrano amuze alparolas vizitantojn: "Saluton, tiu knabino en blanka T-ĉemizo", "Tri fraŭlinoj, de kie vi venis", "Tuŝu miajn okulojn, kaj mi povos diveni, kion vi pensas"... Ĝi eĉ scias, ke mi okupiĝas pri skribado. La kialo estas, ke ĝi vidis skribilon en mia mano.
 |
Parado de polaj drakoj |
Slawomir Majman konigis, ke en la 22-a de majo, Tago de la Pola Pavilono, okazos parado de polaj drakoj. Tiam 6 koloraj balonoj en formo de drako estos prezentitaj sur la vojo Bocheng de la ĝardeno de ŜME. Tio fariĝos brila punkto de la aktivadoj por la Tago de la Pola Pavilono.
Ludo de muzikaĵoj de Ŝopeno
 |
Prezento de la trupo Rozrywka |
Laŭ konigo de Slawomir Majman, en la Tago de la Pola Pavilono pli ol 100 polaj artistoj faros prezentadon de dancoj. Samtempe la fama pola orkestro Simfonia Luventus ludos muzikaĵojn de Ŝopeno, por memori lin okaze de la 200-a datreveno de lia naskiĝo. En la Eŭropa Placo la trupo Rozrywka prenzentos dancojn en diversaj formoj, ekz. duhoma danco, baleto, moderna danco kaj Hip-Pop, per kiuj oni rakontas transloĝiĝon de kamparo al urbo.
Subĉiela restoracio
Sub la duone malfermita tegmento de la pavilono troviĝas subĉiela restoracio, en kiu la vizitantoj povas gustumi diversajn supojn, platkukojn kaj jiaozi-ojn en malsamaj gustoj. Slawomir Majman diris, ke multaj manĝ-kutimoj de Pollando estas similaj al tiuj de Ĉinio, ekz. jiaozi-o. Li proponas, ke oni gustumu jiaozi-ojn el Pollando.
Slawomir Majman diris al mi, ke Pollando estas amika kaj entuziasma lando. Poloj volas amikiĝi kun ĉinoj. La du landoj havis amikecon kaj similecon en la historio. Li esperas, ke ĉinoj trovos en la Pola Pavilono senton kiel en sia hejmo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|