Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Vizito al Taiwan
2010-05-26


Renkontiĝo de samlandanoj kaj samideanoj de ambaŭflankoj de la taiwan-a markolo 

 


S-ro Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, en Taiwan 

 

    Ekde la 4-a de majo, 2010, s-ro Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, karavane vizitis la provincon Taiwan de Ĉinio dum 8 tagoj. Tio estas por li la 2-a vizito al la insulo Taiwan.

 

    Lia unua vizito al la provinco okazis antaŭ pli ol 10 jaroj, en la fino de la jaro 1998. Tiam li restis en Taiwan 10 tagojn por akademiaj interŝanĝoj kun lokaj sciencistoj de diversaj universitatoj sur la insulo. Kaj tiufoje li ne havis ŝancon renkontiĝi kun lokaj esperantistoj.

 

    Ĉi-foje li kaptis taŭgan ŝancon kaj renkontiĝis kun lokaj esperanrtistoj. Antaŭ la vizito al la insulo, li rete kontaktiĝis per mesaĝoj kun s-ro Reza, lia malnova irana amiko, kiu vizitis la urbon Ŝanhajo dum la 1-a Azia Kongreso de Esperanto okazinta en Ŝanhajo aŭguste de 1996 kaj nun loĝas en la urbo Pindong, proksime de la urbo Gaoxiong en Taiwan.

 

    Vespere de la 5-a de majo, s-ro Wang Minhao kaj 4 lokaj samideanoj gaje renkontiĝis kaj amike babilis unu kun la aliaj en la kofejo proksime de la hotelo, kie tranoktis s-ro Wang Minhao. Inter ili estis s-ro Abengo, kiu partoprenis en la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazinta en la urbo Nankino pasintjare, s-ro Kevin Shih, kiu estras masaĝ-klinikon en Pindong kaj bone posedas nian lingvon, s-ino Huang, komencanto de Esperanto kaj tre diligenta en la lernado de la lingvo, kaj irana amiko Reza Kheirkhah. Ili ĝoje interparolis Esperante pri la vizito de la gasto el la ĉeftero de Ĉinio al la insulo Taiwan, kaj ankaŭ pri diversaj temoj rilataj al la loka Esp-movado. La samlandanoj kaj amikoj per Esperanto montris fortan deziron stabiligi rilaton inter si.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 
 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng