2010-05-26
|
Koehler intervjuata |
La 18-an de majo germana prezidento Horst Koehler, kiu vizitas en Ĉinio, estis intervjuita de ĉinaj raportistoj en Pekino. Li opinias, ke la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) montras bonan direkton por homa disvolviĝo.
|
Koehler parolas en la aktivado de la Tago de Germana Pavilono. |
La 19-a de majo estas Tago de la Germana Pavilono. Koehler flugos al Ŝanhajo por ĉeesti aktivadojn por la tago. Li diris, ke li tre volas scii, kiel Ĉinio, gastiganta lando de ŜME, montros siajn estontecon kaj disvolviĝon per ŜME. La temo de ŜME "bela urbo, bela vivo" estas tre bona, ĉar urboj loĝataj de pli kaj pli multaj homoj bezonas ne nur harmonian kunekziston de homoj, sed ankaŭ ekvilibron kaj harmonion de la naturo, bezonas ankaŭ protekton de medio.
|
Ĉinaj kaj germanaj geknaboj en la aktivado de la Tago de Germana Pavilono |
Koehler diris: "Miaj vojaĝo en Ĉinio kaj tiu pro ŜME montris fortan intereson de mi kaj germana popolo al Ĉinio kaj Ŝanhajo." Li diris: "Ni devas montri la ideon serĉi ekvilibron inter homaj agoj kaj deziroj, kaj la naturo. Ni devas protekti naturan medion kaj samtempe penadi por plenumi celon de ekonomia disvolvado. Mi tre ĝojas, ke Germanio havas ŝancon konigi nian penson. Ni volas intensigi kunlaboron kun Ĉinio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|