2010-05-26 de CHEN JI
 Maorio gravuras sur ŝipo. |
|
 Foto eksponata en la pavilono |
|
 Kajerujoj de infanoj kaj iliaj pentraĵoj |
|
 Surĉiela ĝardeno de la pavilono |
|
 la mano-farita arbo pohutukawa |
|
 Maorioj prezentantaj dankcon |
Jam pasis preskaǔ unu monato post malfermiĝo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, kvankam amaskomunikiloj ĉinaj kaj alilandaj inkluzive de nia retejo multe kaj detale ĝin raportis: ĝiajn artprezentojn, konstruaĵojn, aktivadojn k.s, tamen kiam mi staris inter la pavilonoj tute divers-stilaj en la ĝardeno, mi evidente flaris freŝan odoron el tiuj konstruaĵoj…
Natura lando -- Novzelando
Ĉe la portalo de la Nov-Zelanda Pavilono kelkaj laborantoj sur ŝipo ĉizis dekoraciaĵojn, la bela ŝipo altiris al si vizitantoj, oni diris, ke la laborantoj estas maorioj, indiĝenoj de Nov-Zelando. Ili estas lertaj en gravuado kaj ŝipfarado, post du semajnoj la ŝipo finkonstruiĝos, kaj post la ekspozicio ili donacos ĝin al la Ŝanhaja Muzeo.
Apud la enirejo troviĝis granda jado pezanta 1.8 tunojn, vizitantoj ĝin trapasante kun etendiĝanta brako tuŝis ĝin. Tiu jado estas unu el la plej granda natura jado de la mondo. Oni informiĝis, ke la jado antaǔ 6 jaroj troviĝas de iu maoria familio en iu rivereto en suda Nov-Zelando, kaj eksponiĝis en 2005 dum la tiama Monda Ekspozicio en Aichi, Japanio. Post 6 jaroj ĝi refoje akceptis vizitantojn en Ŝanhajo. Maorioj kredas, ke jadoj kun signifo de feliĉo povas alporti al ili sanon, pacon kaj ĝojon, kun tia kredo ili metis la trezoraĵon ĉe la pordo de la pavilono kun la bondeziro, ke la jado alportos feliĉon kaj ĝojon al ĉiuj vizitantoj ĝin tuŝintajn.
Laǔ la koridoro mi eniris en la pavilonon. La eksponejo estas malgranda kaj simpla, oni en la kvadrat-forma ĉambro aranĝis grandajn fotojn pri verdaj paŝtejoj kaj ĝojaj infanoj, la ĉambro estas malhela, la lumo prilumis nur la fotojn, tial la belaj kaj verdaj pejzaĝoj aspektas okulfrapaj. Apud la fotoj estas kelkaj ekranoj, kiuj samtempe per funkciantaj video-aparatoj montras al vizitantoj la vivon de nov-zelandanoj: en oficejo, en hejmo, en ferioj, dum renkontiĝoj k.s. Sur la muroj de la ekspoziciejo pendiĝas kajerujoj kaj bildoj de infanoj, kaj sur la ekrano oni povas vidi la vivon de la infanoj en lernejoj. La laborantino de la pavilono Shen Jie diris al mi, ke oni per tia simpla maniero nur montras al la vizitantoj la ĉiutagan vivon de ordinaraj nov-zelandanoj.
Ĉe la fino de la koridoro estas pordo, kondukanta al la ĝardeno, kiun oni konstruis super la pavilono, tie oni plantis indiĝenajn herbojn kaj florojn de la lando, eĉ por kiel eble plej bone konservi la trajtojn de Nov-Zelando oni en ĝi “plantis” manofaritan arbon ( pohutukawa ). Kiam mi staris en ĝardeno, profunde enspirante la freŝan aeron, mi tuj refreŝiĝis, kaj bone komprenis la temon de la pavilono “Natura urbo: vivi inter la ĉielo kaj tero”!
|