Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mia vojaĝo en la ĝardeno de ŜME (II)
2010-05-27

de CHEN JI

 


Hunter (dekstre) kaj la aǔtoro en la Novzelanda Pavilono

 


Shen Jie prezentas la eksponaĵon al vizitantoj. 

 


Wu Weiqin montranta vojon por vizitantojn

 


81-jara Lu Yuese (maldekstre), 74-jara Lu Yamin (muze) kaj 64-jara Zhang Peifang 

 


8-jara Xu Muyuan, lia onklino Hu Xueqin (la dua de dekstre) kaj la kunvojaĝantoj 

 

    Labori en la ĝardeno

 

    Mi renkontis Hunter Mcgregor en la Nov-Zelanda Pavilono. Li, nov-zelandano, du jarojn en Ĉinio lernis la ĉinan lingvon kaj laboris. Fine de aprilo ĉijare li ricevis la laboron kiel akceptanto de la pavilono kaj eklaboris tie. Ĉiutage li komprenigis vizitantojn pri la kulturo, vivo de Nov-Zelando. Li diris, ke la laboro estas interesa, ĉar dum la laboro li povas renkonti multajn vizitantojn kaj amikiĝi kun ili. Kiam mi demandis la planon post la ekspozicio, li diris, ke li restos en Ĉinio kaj serĉos novan laboron tie.

 

    Shen Jie laboras en la sama pavilono kun Hunter. Ŝi naskiĝis en Ŝanhajo, antaǔ 11 jaroj ŝi iris al Nov-Zelando por studado en universitato, diplomiĝinte, ŝi restas en la lando ĝis 2010. Antaǔ malfermo de ŜME ŝiaj gepatroj loĝantaj en Ŝanhajo proponis al ŝi labori por la ekspozicio. Tiam ŝi translokiĝis al la urbo Aǔklando nur antaŭ nelonge, kaj tie serĉis laboron, tial ŝi prezentiĝis al la ekzameno kaj sukcese akiris la laboron en la pavilono. Pro tio ŝi ĝojiĝis, ĉar dum tiu tempo ŝi povas kunloĝi kun siaj gepatroj. Kvamkam laciga estas la laboro, tamen ŝi ĝojas pro tio, ke ŝi povas labori por la monda ekspozicio en sia hejmurbo.

 

    Fakte en la ĝardeno troviĝas kelk-mil laborantoj kiaj Hunter kaj Shen Jie. Ili dungiĝis de la pavilono-posedanta lando kaj laboras en Ŝanhajo, ĝenerale ili povas paroli la ĉinan lingvon kaj konas la kulturon kaj enhavon de la pavilono. Dum akcepto de kelk-dekoj da vizitantoj ili ludas rolon de kulturo-amabasadoro kaj tie konstruis ponton inter la pavilono kaj vizitantoj.

 

    Ekster la Informa Centro mi vidis iun volontulinon montrantan direkton por vizitantoj, ŝi nomiĝas Wu Weiqin, estas 2-studjara lernantino de Tongji-universitato, kaj de la pasinta semajno kiel volontulino servas en la ĝardeno. En la ĝardeno ĉe ĉiu kruciĝa vojo oni povas vidi volontulojn kiel Wu en hel-verda T-ĉemizo kun blanka viziero. Oni informiĝis, ke en la ĝardeno servas pli ol 5000 volontuloj, ili multe kontribuas por la bona ordo de la ĝardeno

 

    Vizitantoj

 

    Ĉe la ripozejo ekster la Malajzia Pavilono mi renkontis 81-jaran Lu Yuese, 74-jaran Lu Yamin kaj 64-jaran Zhang Peifang. Ili tri-grupe kun blankaj haroj evitendiĝis en homamaso. Ili diris, ke ili estas ŝanhajanoj, Lu Yuese kaj Lu Yamin estas fratinoj, ili volas kune kun la amikino Zhang vojaĝi al la ĝardeno. Hodiaǔ ili tre frue forlasis hejmon kaj fariĝis la unuaj vizitantoj de la ĝardeno. Fakte la registaro de Ŝanhajo distribuis senpagan bileton de la ĝardeno al ĉiuj ŝanhajanoj posedantaj la urban loĝantecon, tamen ilia bileto validas nur en julio, kaj en tiu tempo ili pensis, ke ne favoros al ili la temperaturo kaj vetero, do hodiaǔ ili mempage aĉetis bileton kaj venis al la ĝardeno. Kvankam estas laca, ili ĝojas pro tio, ke ili povas koni la vivon kaj kulturon de aliaj landoj.

 

    Kiam mi vidis Xu Muyuan, 8-jaran knabon, li kun glaciajo en mano, li venis kun sia onklino el Taizhou, distanca je 5-horo-trajna vojaĝo al Ŝanhajo, hodiaǔ estas la dua-taga vizito en la ĝardeno. Hu Xueqin, la onklino de la knabo diris, ke ili aĉetis tri-tagan bileton de la ĝardeno, hieraǔ kaj hodiaǔ jam vizitis multajn pavilonojn, el kiuj profunde impresis ilin la Ĉina Pavilono, ĉar tie ili unuafoje tiel proksime vidis kopion de la fama ĉina pentraĵo Ĉerivera Pejzaĝo de Qingming-festo.

 

    Fakte en la ĝardeno la pavilonoj estas nur kulturo-portantoj, ĝia vera beleco sin kaŝis en la enhavo de la konstruajo, nur post kiam la vizitantoj komprenas ĝian veran signifon kaj kulturon, ĝi por li estas viva, kaj vera senco de la monda ekspozicio realiĝis.

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng