2010-05-27
La 25-an de majo Ĉinio kaj Usono subskribis en Pekino 7 kunlaborajn interkonsentojn pri fuelo, komerco, monkolekto kaj nuklea energio. La subskriban ceremonion ĉeestis Wang Qishan, speciala delegito de ĉina prezidanto Hu Jintao kaj ĉina vicĉefministro, Dai Bingguo, ĉina ŝtata konsilanto, Hillary Rodham Clinton, speciala delegito de usona prezidento Obama kaj usona ŝtata sekretario, Timothy Geithner, usona ministro pri financo, kaj aliaj altranguloj partoprenantaj en la 2-a Strategia kaj Ekonomia Dialogo inter Ĉinio kaj Usono.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|