Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉeftema Pavilono de ŜME
2010-05-27

de JI MING

 

 
Ĉeftema Pavilono rigardata de supre (efekta bildo)
 


Ĉeftema Pavilono rigardata horizonte (efekta bildo)

 

    La Ĉeftema Pavilono estas la koro de ME kaj ĉiuj ĉeftemoj de la pasintaj ME-oj estis prezentitaj tie.

 

    La Ĉeftema Pavilono de ŜME kovras 143 mil kvadratajn metrojn, inter kiuj 93 mil kvadrataj metroj estas surtere kaj 50 mil kvadrataj metroj subtere. 80 mil kvadratajn metrojn de la ekspozicia areo kovras la pavilono, kiu estas la plej granda en la historio de ME. En la pavilono la ĉeftemo de ŜME "Bela urbo kaj bela vivo" estas eksplikita en la haloj "Urbanoj", "Urbaj Estaĵoj" kaj "Urba Planedo".

 

    La pavilono estis dezajnita kaj konstruita de Ĉinio mem, kaj 95% de materialoj kaj ekipaĵoj faritaj de Ĉinio.

 

    En la okcidenta ĉambro de la pavilono kun aero de 25 mil kvadrataj metroj kaj alteco de 14 metroj troviĝas neniu kolono. Tio liveris grandan dimension por montri grandajn eksponaĵojn.

 

    Pro tio ke la ekspozicio akceptas tage 120 mil hom/fojojn, granda alero kun larĝeco de 18 metroj estis konstruita ĉe la enirejo por ke vizitantoj povu ŝirmi sin kontraǔ sunlumo kaj pluvo. Interne la temperaturo, malsekeco kaj pureco sin tenas en taǔga mezuro. Bone konsideratas ankaǔ sekureco de la vizitantoj kontraǔ fajro.

 

    La aspekto de la Ĉeftema Pavilono alta 27 metrojn ne estas tre okulfrapa, tamen ĝi entenas multajn verdajn altteknologiajn elementojn.

 

    Unue la sunenergia tegmento. La areo de la tegmento kovras 60 mil kvadratajn metrojn, inter kiuj duono estas dezajnita kiel sunenergia tegmento. Ĝi kun kapacito de 2.8 megavattoj povas produkti jare 2.8 milionojn da kWh. Ĉiujare ĝi povas malaltigi ellason de 2500 tunoj da karbona dioksido, kio egalas planti 85 mil arbojn.

 

    Menciinde estas, ke la sunenergia tegmento estas ne nur ornamo, sed ankaǔ konektiĝis kun elektro-reto de Ŝanhajo. Se la elektro de la tegmento superfluas, ĝi povas helpi aliajn lokojn; se mankas elektro la elektro-reto de Ŝanhajo povas doni "sangon" al ĝi.

 

    Due la oricenta kaj okcidenta muroj. Ili kun areo de 4 mil kvadrataj metroj estas plej grandaj vertikalaj ekologiaj muroj de la mondo. En somero ili povas izoli radion kaj malaltigi apudan temperaturon, kaj en vintro ili povas estigi varmokonservan tavolon por malkreskigi rapidecon de vento kaj longigi vivon de la muroj. Ili ankaǔ sorbas 4 tunojn da karbona dioksido ĉiujare.

 

    Jam en la komenco de la projektado de la pavilono oni bone konsideris ĝian uzeblecon post finiĝo de ŜME, donis al ĝi pli da interŝanĝa spaco kaj ekipis ĝin per la plej modernaj telekomunikiloj. Pro tio la nova pavilono altiris atenton tutmondan kaj ricevis mendojn de pli ol 50 grandaj ekspozicioj por la jaro 2011.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng