2010-05-27
La 25an de majo la Taiwan-a Pavilono de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio bonvenigis la centmilan vizitanton depost sia malfermiĝo. Liu Yunxiang (meze) el Hunan, ricevis kiel premion de bonŝanco, 52-colan likv-kristalan televidilon, el la manoj de Ye Mingshui (dekstre), kuratoro de la Taiwan-a Pavilono. Liu estis tre ĝoja, kaj deziris feliĉon al ĉinoj en ambaǔ flankoj de Taiwan-Markolo kaj prosperon al Ĉinio kaj pacon al ĝia popolo.
Ye diris, ke tio estas la unua el serio da agadoj. Post tio komputiloj kaj kristaloj estos donacitaj.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia) |