2010-05-27
La pavilono elstarigas modernan urbon ĉe la mondfama Panama Kanalo.
Temo: Panamo, urbo sin liganta kun la mondo kaj urbo moderna
Tago de la pavilono: 16a de aǔgusto
Sidloko: Komuna Pavilono de Landoj en la Centra kaj Suda Amerikoj, zono C
En la sekcio pri simulita kanala kluzo, la modelo de rekonstruita Panama Kanalo montras al vizitantoj la malfermon de la kluzo kaj ekvelon de kargoŝipoj.
Akvo-kurtena muldaĵo konsistanta el malmoligita vitro kaj akva sistemo prezentas la funkciadon de la kanalo kaj ĝian gravecon por ligi la Atlantikon kun la Pacifiko.
En LED-sekcio videoj pri hodiaǔa Panamo estas dissendataj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia) |