2010-05-28
La 26-an de majo ĉina vicĉefministro Li Keqiang intervidiĝis en Pekino kun finna prezidento Tarja Halonen partoprenanta celebradon de 60-jariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Finnlando. Post la intervidiĝo ili ĉeestis Ĉina-Finnan Simpozion pri Energi-purigaj Teknologioj.
La simpozio estas unu el la aktivadoj por celebri la 60-jariĝon de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Ĝin ĉeestis pli ol 200 entreprenistoj, fakuloj, erudiciuloj kaj ŝtatoficistoj de la du landoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin |