2010-05-28
La 26an de majo okazis en Pekino la unua ĉin-usona forumo pri energia efikeco, kaj pli ol 200 reprezentantoj de la registaraj departementoj de Ĉinio kaj Usono, esploraj institucioj kaj entreprenoj diskutis pri politikoj, traktoj kaj progreso por energia efikeco.
La forumo estas unu el la gravaj enhavoj de energi-efikeca plano sub la 10-jara kunlabora kadro aranĝita de la Ĉina Disvolva kaj Reforma Komisiono, usonaj Ŝtata Departemento kaj ministerio pri energioj. Ĝi okazis unu fojo ĉiujare kaj alterne en la du landoj.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia) |