Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mia vojaĝo en la ĝardeno de ŜME (III)
2010-05-28

de CHEN JI

 


Fuelo-pila aǔto en la ĝardeno

 


Fuelo-pila aǔto servanta por gastoj de ŜME atendanta hidrogeno-provizon en hidrogena stacio Anting, Ŝanhajo 

 

    Nul-ellasa aǔto en la ĝardeno

 

    Vojaĝante en la ĝardeno mi rimarkis, ke sur vojoj kuras aǔtoj novaj, puraj kaj senbruaj. Oni diris, ke tiaj aǔtoj estas nul-ellasaj, tio signifas, ke anstataǔ karbono kaj similaj toksaj gasoj la aǔtoj nur ellasas akvon, kaj dank’al tio ili realigas la senkarbonan ellason.

 

    Pri tio profesoro Yu Zhuoping, estro de la Instituto pri Aǔtoj sub Tongji-universitato diris, ke lia instituto kune kun Dinamik-sistema Kompanio pri Fuelo-pila Aǔto de Ŝanhajo kaj aǔto-fabrikoj esploris kaj produktis fuelo-pilajn aǔtojn, kiuj prenas fuelo-pilojn kiel energion, t.e. ili utiligas hidrogenon kiel fuelon kaj oksigenon -- brulosubtenan substancon, per tia desegno la aǔtoj ellasas ekskluzive akvon.

 

    Tia aǔto nun ludas grandan rolon de transporta veturilo en la ĝardeno. En la ĝardeno kun areo de 5.28 kvadrataj kilometroj sin trovas 1017 nov-energiaj aǔtoj, inter kiuj 200 aǔtoj estas fuelo-pilaj.

 

    Tamen nun pro alta produktkosto de tiaj aǔtoj, ankoraǔ estas tempo por ĝia eniro en oridinarajn hejmojn. Oni antaǔvidis, ke en 2015, kiam oni trovos malmultekonstan katalizilon, kiu anstataǔos la nunan, kaj konstruos sufiĉe multe da hidrogeno-stacioj, kiuj povas liveri hidrogenon al la fuelo-pilaj aǔtoj, malleviĝos la produktokosto de fuelo-pila aǔto.

 

    Oni taksas, ke en la duon-jara ekspozicio la aplikado de novenergiaj aǔtoj en la ĝardeno povas redukti la ellason je 118 tunoj da toska gaso kaj 2.84 tunoj da forceja gaso.

 

    Estas ekspektinde ke tiaj novenergiaj aǔtoj sukcese eniros en la ordinarajn hejmojn, la homaro per siaj talento kaj scioj fine solvos la problemojn kaŭzitajn de ellasoj karbona kaj toksa, kaj eliros el la obsedo de klimata ŝanĝiĝo.

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng