La 26-an de majo la turisma grupo “Promenado ĉe la sun-subiro” konsistanta el 500 vizitantoj el Pekino, Tianjin, la provincoj Hebei, Shandong kaj aliaj lokoj veturis al Lhasa, ĉefurbo de Tibeto, en trajno laŭ la Qinghai-Tibeta Fervojo.
Tio estas la plej granda turisma grupo akceptita de la tibeta turisma departemento en la kuranta jaro. Sekve de agrabla vetero en Tibeto maje pli kaj pli multas vizitantoj al Tibeto.