La 2an de majo fama ĉina pianisto Lang Lang diris, ke li estas feliĉa, ke li povas fari ion por ŜME. En decembro pasintjare li estis akceptita de usona prezidento Obama kaj tiam li donacis Haibao (talismano de ŜME) al la usona prezidento, dirante "ŜME bonvenigas vin". En Davos-forumo li donacis Haibao al pluraj politikaj gravuloj, entreprenistoj kaj amikoj amantaj arton kaj invitis ilin al Ŝanhajo.