Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mia vojaĝo en la ĝardeno de ŜME (IV)
2010-05-28

de CHEN JI

 


Wang Minhao (la unua de maldekstre) en lernado de Esperanto. La dua de maldekstre estas Le Di,
prezidanto de la Ŝanhaja Limigita Kompanio pri Voka Centro.
 

 


 Laborantinoj de la varma lineo

 

    Varma lineo de ŜME liveris servon en Esperanto

 

    Hodiaǔ mi eliris el la ĝardeno kaj vizitis Domon de Wenhui-xinmin-ĵurnala Grupo situantan ĉe Weihai-strato, centra parto de Ŝanhajo, tie estas oficejo de la varma lineo pri ŜME kun la telefona numero 962010, kiu liveras por la publiko servon pri informiĝo de ŜME per Esperanto.

 

    Kiam mi atingis la oficejon, s-ro Wang Minhao, prezidanto de Ŝanhaja Esperanto-Asocio, estis lerniganta Esperanton al la laborantinoj - Sinmin el Malajzio kaj Nataŝa el Rusio, eksterlandaj laborantoj de la varma lineo. Wang diris, ke ili komencis lerni Esperanton januare ĉi-jare, kaj nun jam multe progresis en la parolado de la lingvo.

 

    Pri la ideo de informo-livero en Esperanto en la varma lineo Le Di, prezidanto de la Ŝanhaja Limigita Kompanio pri Voka Centro , diris, ke kiam li estis en mezlernejo, li lernis Esperanton, tamen en sekvantaj jaroj li ne ĝin parolis. Kaj en la komenco ĉi-jare venis al li la ideo, ke li en la varma lineo liveros esperantan servon, do li surrete serĉas informojn pri la esperantisto-instruisto, kaj fine li trovis s-ron Wang. Post kelkmonata lernado en la 19-a de aprilo ekfunkciis la varma lineo kun 18 lingvoj inkluzive de Esperanto. S-ro Le diris, ke li kuraĝigis la laborantojn lerni la lingvon pro tio, ke la lingvo povas helpi ilin en ilia laboro kaj riĉigi ilian vivon. Nun li planas, ke ankaǔ aldonos esperantan servon en 96228 -- Varma Lineo por Eksterlandanoj de Ŝanhajo, kiu estas ankaǔ funkciigata de lia kompanio.

 

    Estas ĝojinde, ke Esperanto povas servi por la publiko en Ŝanhajo. Estas kredeble, ke kun klopodoj de e-istoj la lingvo aplikiĝas kaj aplikiĝos en pli vasta kampo.

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng