2010-05-31
La 58-a Landa Kongreso de Esperanto-USA okazas en la hotelo Hyatt Regency en la distrikto de Kolumbio, Vaŝingtono, de la 28-a ĝis la 31-a de majo, 2010. La kongresa temo estas "Lando de Libereco". Laŭ la temo, la kongresanoj pripensas la centjaran heredaĵon de Esperanto en Usono kaj kompreneble ankaŭ ĝian estontecon, je la vidpunktoj de historiaj faktoj kaj de idealoj.
"Lando de libereco, lando de estonteco, mi salutas vin!" Per tiuj vortoj, komencis L.L. Zamenhof sian paroladon ĉe la 6-a Universala Kongreso okazinta en Vaŝingtono en 1910. Ĉi-jare oni invitas ĉiujn celebri la 100-an datrevenon de tiu ĉi evento denove en Vaŝingtono, por la 58-a Landa Kongreso de Esperanto-USA. Oni ĝuas la Memortagajn festaĵojn de la ĉefurbo kaj la Esperantan etoson de la kongreso.
Estas klare de la parolado de Zamenhof, ke li venis al Usono plenplena je optimismo. Li rigardis Usonon kiel modelon de sia vizio por la tuta homaro, homoj de diversaj gentoj kaj kulturoj unuiĝintaj pere de la komuna lingvo. Oni konsideras la taŭgecon de tiu paralelismo en 1910 kaj hodiaŭ.
Dum la kongreso okazas Estrar-kunveno de EUSA, tuttaga kongreso, bankedo en la vespero, duon-taga ekskurso, publika programeto, distra vespero, post-kongresa ekskurso ktp.
(el Esperanto-USA)
Redaktoro: Wang Lihua
|