La 29-an de majo pli ol 100 infanoj el la elementlernejoj Espero de 27 gubernioj kaj distriktoj de Yunnan-provinco, Sudokcidenta Ĉinio, venis al la la ĝardeno de ŜME kaj komencis sian gajan vizitadon al ŜME.
La infanoj de Derung, Lahu, Lisu kaj aliaj 11 ĉinaj nacimalplimultoj estas reprezentantoj elektitaj el pli ol 110 mil geknaboj subvenciataj de la inĝenierio Espero en pli ol 1300 elementlernejoj de la provinco Yunnan.