2010-05-31 de SONG WANJUN
 |
Pan Lihua kaj ŝia bopatrino |
De post la 1-a de majo, kiam malfermiĝis la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), krom diverslandaj kuriozaj konstruoj, ekzotikaj pejzaĝoj kaj altaj sciencoj kaj teknologioj oni povas vidi scenojn pri vizito de gemaljunuloj al la ĝardeno en akompano de siaj gefiloj aŭ bogefiloj.
La 19-an de majo Pan Lihua el antaŭurbo de Ŝanhajo akompanis sian bopatrinon al la ĝardeno de ŜME. La bopatrino Dong Zhenghua estas emeritino. Antaŭ kelkaj tagoj, kiam ŝi sciis, ke ŝia bofilino vizitos kune kun ŝi al la ĝardeno de ŜME, ŝi tre ĝojis kaj parolis pri tio al siaj najbaroj renkontitaj. Pan Lihua diris, ke ŝia bopatrino ofte donis al ŝi helpon en mastrumado kaj prizorgo de infano, kvankam ili ne loĝas kune. Ŝi invitas la bopatrinon al la ĝardeno por danki ŝin.
Pan diris, ke ne nur ŝia bopatrino, sed ankaŭ multaj aliaj maljunuloj vizitis la ĝardenon tiutage en akompano de siaj gefiloj aŭ genepoj.
Antaŭ ekveturo al la ĝardeno Pan preparis por sia bopatrino de ŝi ŝatatajn manĝaĵojn kaj fruktojn kaj proponis al ŝi porti komfortajn ŝuojn kaj malstriktajn vestojn.
Ili vizitis Akson de ŜME, Ĉinan Pavilonon kaj aliajn pavilonojn. Dum la vizitado la maljunulino ĝojis ne nur pro la vidaĵoj, sed ankaŭ pro amo kaj prizorgo de sia bofilino.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|