Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Germana Pavilono eksplikas harmonian urbon
2010-05-31

de ZHOU LIN

 


 Germana Pavilono

 
 
Biciklo

 

    Germanio fame konata pro industrio, manufakturado kaj aŭtoj eksplikas sian konon pri la harmonia urbo -- ekvilibro per "pendigata konstruo" en la Germana Pavilono de la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME).

 

    "Harmonia urbo devas atingi ekvilibron inter renovigo kaj konservo, kreivo kaj tradicio, kolektivo kaj individuo, urbo kaj naturo, laboro kaj amuzo, tutmondiĝo kaj ŝtata trajto. Tio estas ideo montrata de la Germana Pavilono." Tion diris estro de la Germana Pavilono Urte Fechter intervjuate de la Novaĵ-agentejo Xinhua.

 

    Enirinte en la Germanan Pavilonon, vizitantoj akompanate de fluanta akvo kaj lampobriloj estas malrapide enkondukitaj de ŝtuparlifto en "urban vivon" de Germanio -- miniaturaj bildoj pri germanaj urboj kaj eksponaĵoj pri plej novaj atingoj de Germanio en kreivo kaj eltrovo.

 

    "Ideala urbo devas trovi ekvilibron inter urbaj diverseco kaj racia denseco. Ĝi bezonas ne nur akumuliĝon de la historio, sed ankaŭ malsamajn funkciejojn por vivo," diris Urte Fechter.

 

    "Ni klopodas por disvastigi mediprotektan, malaltkarbonan kaj reutiligelan teknologiojn. La ideoj pri daŭrigeblo kaj ekvilibro enkorpiĝas en akvotrakta sistemo de urboj, ekologia konstruo, mediprotektaj materialoj kaj aliaj flankoj de Germanio," ŝi diris.

 

    Fechter diris, ke estas projektitaj laŭ reutiligebla ideo multaj objektoj en la Germana Pavilono, inkluzive de vestoj de laborantoj, konstruaj materialoj, elektroenergia reto kaj parto de produktoj teknologiaj.

 

    La kreiva ideo kaj reaga programero faris la Germanan Pavilonon unu el la plej ŝatataj pavilonoj en la ĝardeno de ŜME. Laŭ antaŭkalkulo de laborantoj, meznombro de vizitantoj atingos 40 mil ĉiutage. "En la pasintaj 3 jaroj mi multfoje vizitis Ĉinion. Mi trovis, ke ĉinoj estas scivolemaj pri novaj aferoj de fremdlandoj. Ili estas ankaŭ lernemaj. La Germana Pavilono provas porti germanajn aferojn okazantajn, konstruajn elementojn furorantajn kaj novajn materialojn kaj eltrovojn en ŜME por kontakto, sperto kaj reago de vizitantoj," diris Fechter.

 

    Neforgesebla estas la metala indukta globo kun funkcio de "fiksiĝo laŭ sono" en la eksponejo Movforta Fonto. En la eksponejo vizitantoj dividitaj en du grupojn kune vokis, la brila punkto de la globo skuiĝis maldekstren kaj dekstren sekvante la krion de vizitantoj. Ĝi finfine ĉesiĝis en la flanko de unu grupo, kies krio estas pli granda, kaj surface de la globo videblas vivplenaj bildoj pri germanaj urboj.

 

    "Per tio ni volas diri, ke ni ne nur deziras, sed ankaŭ pruvas per teknologioj, ke nur se oni kune klopodos, la temo 'bela urbo, bela vivo' estos efektivigebla," diris Fechter.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng