2010-06-01
 Hinda prezidantino Pratibha Devisingh Patil en la ĝardeno de ŜME |
|
 Hinda prezidantino Pratibha Devisingh Patil en la ĝardeno de ŜME |
Antaŭtagmeze de la 30-a de majo hinda prezidantino Pratibha Devisingh Patil venis al la Hinda Pavilono en la ĝardeno de ŜME. Tio estas la unua vizito de hinda prezidanto al Ĉinio dum la lastaj 10 jaroj. Hinda prezidantino Pratibha Devisingh Patil paŝis al la mezo de la pasejo de la arko de la Hinda Pavilono kaj ricevis kiel donacon mangravuritan "arbon de la vivo", unu el la simboloj de la pavilono.
Hinda prezidantino Pratibha Devisingh Patil kaj ŝia sekvantaro spektis prezentadon de tradiciaj hindaj dancoj kaj 360-gradan holografian projekciadon en la pavilono. Kaj post tio, ili venis al la subĉiela ĝardeno sur la tegmento de la pavilono kaj akceptis intervjuadon de ĉinaj kaj alilandaj raportistoj.
Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua
|