2010-06-01
 |
Prezentado de kantodanca trupo de Madagaskaro sur la Afrika Placo en la ĝardeno |
La 30-an de majo Madagaskaro, insula lando en Orienta Afriko, okazigis aktivadon por la Tago de sia pavilono en la ĝardeno de ŜME. La aktivadon ĉeestis reprezentantoj de Madagaskaro kaj tiuj de Ĉinio.
La pavilono sin trovas en la Komuna Pavilono de Afriko kaj havas la ĉeftemon “La naturo en la moderna vivo”.
Dum la aktivado oni prezentis originalajn afrikajn dancojn kaj spertigis al la vizitantoj densajn kolorojn de la primitiva tropika pluvarbaro.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|