2010-06-01 La nova filmo de la konata usona reĝisoro Sam Greene pri kvar utopioj, el kiuj unu estas Esperanto, vekis miksitan reagon ĉe la esperantista publiko. Iuj laŭdis la filmon pro ĝia interesa alirmaniero al la temo, kaj la usona esperantista fondaĵo ESF eĉ finance subtenis la projekton. Aliaj opinias, ke la filmo donas falsan bildon pri Esperanto kiel pri fiaskinta projekto. Inter la lastaj estas Lu Wunsch-Rolshoven: "Certe multegaj Esperanto-parolantoj, kiuj ĉiutage aŭ tre ofte uzas Esperanton, havos la impreson, ke Green komplete neglektas la hodiaŭan lingvokomunumon", li skribas en sia artikolo, kiun Libera Folio publikigas kunlabore kun la retejo Esperantoland.org.
(el Libera Folio)
Redaktoro: Liu Zijia |