Ekfunkciis la unua Sperta Centro pri Sekuro kaj Traktado de Urĝaj Aferoj
2010-06-01
Infanoj lernantaj ŝnur-nod-faradon
La 30-an de majo ekfunkciis en Pekino la unua Sperta Centro pri Sekuro kaj Traktado de Urĝaj Aferoj, kiu konstruiĝis kun monofero de la Ĉina Infana Fonduso. Per persona spertado la centro lernigas al la infanoj sciojn pri publika sekuro kaj sociaj ordoj kaj rimedojn por trakti naturajn katastrofojn kaj urĝajn aferojn.