2010-06-01
 Sawaya Yûiti (staranta meze) kaj Tianjin-aj esperantistoj |
|
 En la Dometo de Esperanto |
|
 En la kunsido de japana samideano Sawaya Yûiti kaj Tianjin-aj esperantistoj |
Post vizito al la urboj Qingdao, Zaozhuang, Rizhao, Jinan kaj Pekino japana samideano Sawaya Yûiti, delegito de UEA por la urbo DATE, faris viziton al la urbo Tianjin, Ĉinio, la 20-an de majo 2010. Akompanate de lokaj esperantistoj, s-ro Sawaya Yûiti gastis en la Dometo de Esperanto starigita de s-ro Cao Baozhu, ĝenerala sekretario de la Tianjin-a Esperanto-Asocio, kaj kunsidis kun lokaj esperantistoj por interŝanĝi opiniojn de Esp-movado de ambaŭ landoj, kaj poste spertis rapidecon de la nova ekspresa trajno “Harmonio”.
En la urbo Tianjin lokaj esperantistoj Cao Baozhu, Han Daqiang, Liu Jun kaj aliaj akompanis japanan samideanon Sawaya Yûiti en vizitado al la fama loka komerca strato Jinjie, la katedralo Xikai, la antikva kultura strato kaj la templo de la Ĉiela Reĝino, en gustumado de lokaj etmanĝaĵoj kaj en aĉetado de silkaĵoj kaj Pu’er-teo.
En la Dometo de Esperanto s-ro Sawaya Yûiti kun granda intereso foliumis librojn kaj materialojn en kaj pri Esperanto, aprecis fotojn pri Esperanto-agadoj kaj aŭskultis Esperantan aventuron de s-ro Cao Baozhu. Poste, s-ro Sawaya Yûiti skribis siajn vortojn sur la notlibro de la Dometo de Esperanto kaj fotis sin tie kune kun lokaj esperantistoj.
S-ino Luan Huiqin, vicprezidanto de la Tianjin-a Esperanto-Asocio regalis la japanan samideanon per vespera bankedo kaj donacis al li librojn kaj poŝtkartojn en kaj pri Esperanto je la nomo de la loka asocio.
Vespere de la sama tago samideano Sawaya Yûiti kaj pli ol 10 lokaj esperantistoj kunsidis en la kultura centro de la Tianjin-a Fremdlingva Universitato, kaj vaste interŝanĝis opiniojn pri multaj aferoj. S-ro Sawaya Yûiti esprimis, ke Tianjin, tradicia kaj moderna urbo en rapida disvolvado, donis al li belan kaj profundan impreson, la Tianjin-a Esperanto-Asocio estas vigla en Esperanto-movado kaj funkcias kiel modelo de la japanaj Esperanto-organizoj. Li estis kortuŝita de afableco kaj gastamo de Tianjin-anoj, kaj dankis lokajn esperantistojn pro ilia afabla kaj varma gastigo. Li montris deziron denove viziti la belan urbon Tianjin venonte.
(Kontribuo de Han Zuwu el Tianjin, Ĉinio)
Redaktoro: Wang Lihua
|