2010-06-02
 |
Placo de Sendependeco -- la ĉefa placo en Kievo |
Ĉi-jare en unu el la universitatoj de Kievo, ĉefurbo de Ukrainio, estos instruata Esperanto kiel egalrajta studobjekto. La fakultaton gvidas Svetlana Pogorelaja, vicdelegito de UEA por Kievo. La rektoro, kiu antaŭe preskaŭ nenion sciis pri la internacia lingvo, ŝatus ricevi pruvojn ke la lingvo estas vaste uzata en la mondo.
Tial oni estos dankema al Vi, se Vi bonvolos sendi elektronpoŝtan E-lingvan mallongan gratulleteron aŭ bildkarton kun bondeziroj. En Via gratulletero bonvolu indiki Viajn urbon kaj landon. La adreso estas: universitato3a@ ukr.net; Svetlana Pogorelaja. La universitato estas nova. Ĝi fariĝos aŭguste unu-jaraĝa. La nomo de la universitato estas -- “Universitato de la Tria Aĝo”. En la programo kaj la lernolibroj por E-instruado, kiujn kreis Svetlana Pogorelaja, estas antaŭvidataj multnombraj specialaj metodikaj ludoj, kantado, aktorado, vizitoj al muzeoj, teatroj, koncertejoj, parkoj ktp.
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|