Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mia vojaĝo en la ĝardeno de ŜME (V)
2010-06-02

de CHEN JI

 

 
Ishii (maldekstre) kaj la aǔtoro
 


Ishii volas kuiri en la kuirejo. 

 


Bela kuirejo de IKEA

 


Vizitantoj ludantaj pendolojn  

 


Robota ĥoro 

 


Stampi la pasporton pri ŜME por memoraĵo  

 

    Mia vizito al la Sveda Pavilono kun Ishii Nagato

 

    Kiam mi atingis Ŝanhajon, mi tuj telefonis Ishii Nagato, japanan e-iston laborantan en Ŝanhajo, por ke ni kune vizitu la ĝardenon de ŜME. Ni interkonsentis, ke hodiaǔ kiam mi finis mian intervujadon ekster la ĝardeno mi renkontiĝos kun li ĉe la Sveda Pavilono.

 

    Mi ekkonis Ishii en Pekino antaǔ 5 jaroj, kiam li lernis la ĉinan lingvon en la Pekina Fremdlingva Universitato, kaj de tiam ni foje refoje kontaktiĝis surrete.

 

    Ishii laboras en Ŝanhajo preskaǔ 2 jarojn, antaǔ mia ĉi-foja veturo al Ŝanhajo li jam vizitis la ĝardenon, en kiu kelkajn pavilonojn li vizitis inkluzive de la Japana Pavilono kaj Ĉina Pavilono. Do vaporiĝis mia plano kun li viziti la Japanan Pavilonon.

 

    Sed estas feliĉe, ke en la ĝardeno se vi volas, en ĉiu pavilono vi povas trovi interesaĵojn. Kun tia kredo ni decidis komenci nian vojaĝon de la pavilono najbare de ni, kaj tiamaniere la Sveda Pavilono fariĝis la unua stacio de nia vojaĝo. Mi en 2003 vizitis Svedion por partopreni la 88-an UK-on en Gotenburgo.

 

    En la pavilono estas granda modelo de pulmo ŝanĝiĝanta koloron por prezenti la malsaniĝantan procezon por atentigi homojn, ke polucioj estas formordetanta homan vivon. Ĉirkaǔ la pulmo estas kvin grandaj ekspoziciaj tabuloj, sur kiuj oni de malsamaj direktoj povas vidi tute aliajn fotojn, nome de unuflanko oni povas vidi la foton kun poluciitaj lokoj, kiuj okazis antaǔ kelkdek jaroj en la lando, tamen de alia flanko oni povas vidi la saman lokon senpoluciitan, per tia frapa kontrasto la pavilono konigis vizitantoj pri la klopodoj de la registaro en regado kaj traktado de polucio en la lastaj kvindek jaroj. Mi kaj Ishii kaj miris, pri la damaĝon de polucio kaj zorgas pri la medioprotektado. Kun tia forta maltrankviliĝo pri polucio ni eniris en la duan ĉambron de la pavilono.

 

    Apenaǔ ni eniris en la ĉambron, ni tuj malstreĉiĝis pro la brila koloro de la ĉambro. IKEA per brila koloro konstruis kuirejon komfortan kaj puran, en kiu oni eĉ desegnis ripozejon, por ke la kuiranto kaj kuiris manĝaĵon kaj ripozis. Ŝajne la ideo strikte enkorpigis la temon de la pavilono “Spirito de Kreivo”. La bela kuirejo altiris al si multajn vizitantojn, kiuj haltigis siajn paŝojn kaj kaptis fotojn ĉi tie, eĉ mia kunvojaĝanto Ishii volas prove kuiri en la kuirejo.

 

    Fakte en mutlaj pavilonoj de la ĝardeno oni povas persone provi la ekspoziciaĵojn kaj sperti la novan teknikon, kaj tio estas ĝuste la ĉarmo de la ekspozicio. En la sekvanta ĉambro de la Sveda Pavilono oni desegnis ludejon kun pendoloj, kie kolektiĝis infanoj ludantaj. Rigardante iliajn ridantajn vizaĝojn, mi povas koni ilian ĝojon kaj ekkonis la spiriton de la ekspozicio -- bela urbo, bela vivo.

 

    Ishii diris, ke li iam kortuŝiĝis pro la enhavo kaŝita en la ekspoziciaĵoj, tio vekis mian resonancon. Pli ol 200 internaciaj organizoj kaj landoj kolektiĝis en unu ĝardeno, en unu urbo, por projekti la estontan vivon de la homaro, tie ili havas komunan deziron: per la talento de la homaro krei belan vivon, tiasence la ekspozicio estas same kiel Olimpikoj kaj nia Esperanto-kongreso pro la sama idealo kaj deziro “Paco kaj bela vivo”. Estas atendinte, ke la ekspozicio kun temo “bela urbo, bela vivo” atentigas pli da personoj kontribui por krei belan kaj pacan vivon.

 
 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng