Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Akvo-ekrana domo - sendependa de klimatizilo
2010-06-02

de GUO LEI

 

 

 

    En la areo de Urba Praktiko en Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) ekzistas kaza pavilono de ALSACE, Francio, kovrita de verda planto. Sed la plej mirinda ne estas ĝia verda muro, sed la akvo-ekrana, sun-energia muro.

 

    La akvo-ekrana muro konsistas el tri tavoloj: la ekstera tavolo estas sun-energia panelo kaj vitro, la meza tavolo estas hermetika kajuto kaj la intera tavolo estas vitro akvo-energia. Tia muro montras al la vizitantoj la klimato-reguligan sistemon de la konstruaĵo, kiu estas plej taŭga por la lokoj kun malvarmega vintro kaj varmega somero. La prototipo de kaza Pavilolo de ALSACE estas la sun-energia muro de Bouxwiller Mezlernejo en ALSACE, kies ĉefa funkcio estas dom-hejtado en vintro. Sed pro varmegeco kaj malsekeco de Ŝanhajo en somero, oni pliigas funkcion de klimatizilo al ĝi. Kiam la akvo-ekrano funkcias en somero, la hermetika kajuto malfermiĝas, tiel ke la aero, akvo-kurteno kaj la ombro de la akvo-ekrano kune malvarmigas la konstruaĵon. La akvo-ekrano kun suna panelo malaltigas la doman temperaturon en somero kaj altigas ĝin en vintro, kio povas malpliigi kiel eble plej multe la dependon de klimatizilo. Ĉu la ordinala klimatizilo estas ne tiel amika al medio? Ĉu la konstruaĵo havas aŭtonoman temperaturo-reguligan funkcion? La kaza pavilono de ALSACE jesis al tiu demando.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng